ANDREW MURRAY - Kapoj maldekstren! Obstakloj blokantaj vojon al la pacmovado en Britujo.
Obstakloj kiuj blokas la vojon al pacmovado en Britujo.
Trabati por plivastigi aŭdantaron meze de ordinara homamaso kiam oni pledas kontraŭ la Ukraina milito ne estas facila afero… pro longa listo da kialoj. Sed la ludkampo ekŝanĝiĝas iome, k ni devas uzi ĉiun disponeblan energion por haltigi la konflikton, diras ANDREW MURRAY:
Pli malpli freŝdata artikolo en ĉi tiu gazeto estigis la demandon: kial en Britujo ni ne havas nenian enradikitan homamasan kampanjon por ĉesigi la militon en Ukrainio simile, ekz-e, al tio kio aperis en Germanio?
Certe ĉi tiu estas racia demando, al kio oni havas plurajn samtempe diversajn k nekompletajn respondojn.
La unua: ne ekzistas ajna parto de la brita burĝestaro kiu, pro komerciaj aŭ politikaj kialoj, pretus preni la flankon de Rusio kiel, ekz-e, ekzistas en Germanio; cetere, ne ekzistas ankaŭ ajna izoliista alo en la potenca establo, kiel troveblas en Usono.
La dua: plenkora apogo por la milito fare de Keir Starmer, k lia politiko drakone malpermesi iun ajn malsamkredan pensmanieron ene de Laboristaj parlamentanoj silentigis la maldekstran alon de la partio en la deputata ĉambro. Ĉi tiu farigas la taskon konstrui iun homamasan movadon multe pli pezan..
La tria: pli ĝenerale, oni povas konstati mankon de kompreno koncerne la naturo de la Ukraina konflikto. En iu senso ĝi similas al multaj aliaj militoj, ekz-e en ĝia plurnivela aspekto k komplekseco. Envere estus pli ĝuste bildigi ĝin kiel tri militoj en unu sola. Laŭ ĉi tiu modelo do…
La unua (milito) - estas interna milito ene de Ukrainio, kaŝe substernita ekde la SoS0SoRo-a disfalo, aŭ eĉ frue, kiu plenvideble eksplodis post la apogita per Usono Maidana putĉo en 2014.
Ĉi tiu milito konfrontigas Ukrainiajn naciistojn kun granda parto de la Rusa aŭ ruslingve parlanta loĝantaro, kaj ĝis februaro 2022 jam kaŭzis la morton de miloj da homoj.
Ĉi tiu milito jam multiĝis en pletoro da similaj konfliktoj alieloke en la estinta SoSoSoRo.
La dua (milito) - estas la sindefenda milito de Ukrainio kontraŭ kruela k malleĝa atako fare de ĝia pligranda najbaro, Rusio, cele perforte atingi superecon super Ukrainio.
La tria (milito) - estas milito inter la grandaj potencoj por hegemonio. Ĝi estas konflikto en kio la Ukraina registaro estas dependigita de la Usono k NATO, k Rusio estas perceptita ne nur kiel rivalo per si mem, sed ankaŭ kiel anstataŭanto de Ĉinio, kies ascendon Washingtono strebas ĉiurimede haltigi.
Ĉi tiuj tri konfliktoj, ĉiam antaŭe en iu mezuro interplektitaj, disvolviĝis nun ĝis etapo de kompleta neapartigebleco. Iu ajn venonta porpaca aranĝo kiu celas dauriĝi devos tamen trakti la tri aspektojn.
Sed niaj informiloj k nia politikista establo estas koncernitaj ekskluzive kun la dua milito, en kio la Ukrainanoj ludas rolon de herooj k la sola problemo estas Rusio.
Ĉi tiu kreis medion kie trabati por havi aŭdantaron meze de ordinara homamaso ege malfacilas. La tereno, tamen, nun ekmoviĝas, k pli k pli da homoj jam ekinteresas aŭskulti porpacajn diskutojn.
La situacio cetere urĝas. Alvenis informo pri preskaŭa paffaligo de Brita militaviadilo per Rusanoj super la Nigra Maro, k ĉeesto de Brita esplortaĉmento (50 homoj) surterene en Ukrainio. Tiaĵoj nur emfazas la danĝeron de ebla plivastiĝo de milito, ĉu hazarde ĉu intence.
K Ĉinio k Brasilio puŝas por paco, k Pekino jam prezentis planon, kvankam ankoraŭ ne diskutis prie kun la Kiiva registaro.
La sudglobusaj landoj generale ne havas ion ajn intereson apogi la Vaŝingtonan militon k sendube preferus negociitan finon.
Kio do blokas ankoraŭ la vojon? Malfacilegas progresigi pacintertraktadojn kiam unu aŭ alia flanko kredas en iu venkebleco, aŭ eĉ iuj signifaj suksesoj sur la batalkampo.
Tial ni atendadas la rezulton de antaŭdelonge anoncita, per-NATO planita k armita ofensivo flanke de Ukrainio por provi reakiri, ĉu parte ĉu tute, teritorion aneksitan per Rusio k okupitan per ĝia armeo.
Ukrainio jam signalis ke ĝi eble preferus intertrakti pri la venonto de Krimeo - kio reedevenis Rusa ekde 2014 - ol batali por ĝi. Se ĝi sukcesus puŝi Rusion reen al la batallinioj de februaro lastjare, tio povus permesi al ĝi deklari iun milita venkon.
Tio tamen malverŝajnas. La malsekretigitaj Pentagonaj dokumentoj sugestas ke Vaŝingtono, la ĉeforganizanto en la afero, malalte taksas la Ukrainian militostaran kapablon k ne kalkulas tro je iu signifa k daura antaŭeniĝo.
Dume la kvanto da bataliloj elĉerpita ĉiutage el provizitaj rezervoj ne estas sufiĉe rapide anstataŭigebla. Plue, al Ukrainio mankas la aera supereco en la batalkampo, generale konsiderita kiel esenca por sukcesa surtera ofensivo.
Se finfine la afero temas pri Ukrainia milita fiasko la Usono, laŭ ĉia verŝajneco, provos kiel eble pli minimumigi siajn perdojn.
Flanke Rusio, kion ili ĝuste konsiderus kiel ‘venko’ restas enigmo. Eĉ la ĉefo de Vagnera lusoldata grupo, Jevgeni Prigoĵin, aknoskis ke li ne scias. Cetere li nun agitadas por militfino; aliokaze laŭ li la eventoj de 1917 povus ripeti sin,
Ho, imagu tian bonĉanson!
Vladimir Putin, tamen, laŭ ĉia probableco volus establi kontrolon en la tuta Donetska provinco, t.e. unu duono de Donbaso. Nunmomente granda parto estas kontrolita per Ukrainio.
Sed la ŝajna nekapablo de la Rusa armeo faligi Baĥmut post ok monatoj de batalo, en konflikto kiu ĉiuflanke estis traktita kiel oportuno elĉerpi la forton de la alia, simile al tio kio okazis apud Verdono, kredigas ke ankaŭ ĝi ne kapablas instigi tiagradan sukcesan strategian ofensivon sufiĉe por havi militvenkon.
Tial ni eble troviĝas en sakstrato. Ankaŭ konsiderinda estas kreskanta malkontento en Usono koncerne vastaj sumoj elspezitaj en la milito, kiu por milionoj da Usonanoj ne havas grandan vivnepran signifon, ĉi tiu en tempo kiam alproksimiĝas elektoj de prezidento. En ĉi tiu logiko, oportuno por paco povus montriĝi post nelonge.
Do alvenis la tempo kiam maldekstruloj devas ĉesigi kverelojn koncerne kiu kauzis la militon k koncentriĝi, anstataŭe, pri kiel haltigi ĝin.
Pafadohalto k intertraktadoj por paco nun estas la tutmonda demando, k la maldekstraro k ĉiuj aliaj samideanoj en Britujo devas kuniĝi en tio.
Aŭtoro= Andrew Murray
(Angla versio trovebla en ‘The Morning Star’ 19-a aprila 2023 eldono)
Elangligis Lou O’Carroll