(14-an de augusto 2023)

Neniu serioza homo, certe neniu socialisto nius hodiaŭ ke la unua mondmilito estis esence konflikto inter ‘grandaj potencoj’ por akapari merkatojn, naturajn valoraĵojn k tutmondan hegemonion.

Sed postkompreno estas belega afero, ĉu? Tiutempe, ĝuste cent naŭ jaroj antaŭe de ĉi tiu tago, la plejparto da socialistoj, sindikatgvidantoj k elstaraj ‘marksistoj’ forĵetis internacian klasan solidarecon, kapitulacis al ĉieestanta febra, milita fervoro, brakumis laŭplace naciistan ŝovismon, k kun tio efektive donis sian aprobon al industriiĝita amasbuĉudo da milionoj de laborantoj el partoprenantaj nacioj.

Socialistoj kontraŭargumentantaj la militon k provantaj sciigi ĝian veran kaŭzon, t.e. imperialisma uzuro, estis almarĝenigitaj k viktimigitaj. En Britujo Dĵon Makleijn k aliaj socialistoj estis emprizonigitaj laŭ la t.n. Reĝlanda Defenda Statuto [Defence of the Realm Act].

Ekzilita en Svisujo Lenin analizis la esencon rolon luditan per milito en nuntempa kapitalista socio en sia verkaĵo - Imperiismo: La Plej Alta Etapo de Kapitalismo - k insistis ke ‘nur per studo de ĉi tiu fenomeno ni kapablos kompreni k taksi nuntempan militon k politikon’. La admono restas egalmezure urĝa hodiaŭ kiel estis tiam.

Li argumentis ke financa kapitalo, t.e. la kunfandiĝo de banka k industria kapitalo, kreas financajn oligarĥojn kiuj, en tandemo kun la eksporto de kapitalo, rezultas en kreado de monopoloj, kiuj estas decida aspekto en ekonomia vivo, k en divido de la tero en teritorioj mastritaj per ‘manpleno’ da ‘altgradaj’ landoj, t.e. la plej fortaj kapitalistaj potencoj.

Ĉi tiuj monopoloj, aŭ grandaj korporacioj, ne kontentas nur mastri ekonomian vivon, aŭ influi registarojn, ŝtatojn, iliajn politikajn inklinojn, prioritaĵojn ktp - en ilia senlaca ĉasado de propraj interesoj, nome profitogajno, ili preferas decidofaradon plenumi mem. Konkurantoj devas esti detruitaj, se necese per militaj rimedoj.

Lenin k Maklejn estis kalumniitaj kiel ‘por-Germanaj’. ‘Putina apologiisto’ estas insultaĵo kraĉenda al iu bravulo kiu provas kontesti la mensogon ke la Ukraina milito estas konflikto inter ‘bonuloj’ k ‘malbonuloj’.

Senkondsider de iuj apartaj cirkonstancoj (ĉi tie, ekz-e, prokura milito estas ŝtiriĝata ĉefe en la interesoj de Usona imperiismo) la precipaj kaŭzoj de la konflikto estas ĝuste samkiel en la unua mondmilito, t.e. konkurado inter rivalaj imperiismaj blokoj por rimedoj, merkatoj k mondhegemonio.

Kun ekspertizita potencialo je ĉirkaŭ 7.5 triliono da (Britaj) funtoj la haveblaj rimedoj de Ukrainio, multaj el kiuj troviĝas en la orienta, ruslingva Donbasa regiono, estas rangitaj en kvara posicio (mondskale). Usonaj korporacioj kiel Blackrock k Monsanto ĉi-tempe ‘polvosuĉadas’ Ukrainajn bonhavaĵojn en anticipo de grandega profitogajna abundegiĝo rezulte de bezonota ‘rekonstruo’ kio, samkiel la post dua mondmilita Marŝala Plano, celos reaserti Usonan ekonomian k politikan hegemonion en Eŭropo, k tranĉi ekonomiajn k politikajn ligojn inter la Eŭropunio (precipe Germanio) k Rusio - ekdelonga strebo flanke de Usono en ĝia strategio por ‘streĉi kaj febligi’ ĉi lastan.

Post la Sovjeta disfalo la Usono rifuzis peton far Rusio por membriĝi en ilia ‘klubo’, k preferis trakti ĝin kiel malamiko, rivalo kiu devis esti dominita, katenita k sklaveme konduti sin anstataŭe ol esti partnero, potenciala aliancano kontraŭ ekaperinta Ĉinio.

Ĉi tiu strategio, kiu estis nur malhumilaĵo far Usona kapitalo ŝajne ebriiĝita de sensenca pensmaniero pri, interalie, t.n. ‘fino de historio’ k neceso endkonduki agreseman NATO ekspansion, nur nutris naciistan sentimenton meze de nova Rusa kapitalista elito.

Se la aserto de ‘neprovokita’ Rusa invado ne kredeblas, tio ne signifas, tamen, ke ĉi lasta pravigeblas, ĉar ĝi estis iniciita alm-n parte en la interesoj de propraj (Rusaj) korporacioj cele antingi dominecon en propra regiono.

La kvar blokoj enmiksitaj en la Ukraina konflikto - Usono, Eŭropunio, Rusio k Ĉinio - estas mondskalaj kapitalistaj konkurantoj, ĉiuj el ili estas en malsamaj etapoj de disvolviĝo k havas diversajn interesojn.

Ĝis antaŭnelonge Rusio estis regiona potenco, eĉ se posedanta antomarmilojn. Nun ĝi celas, samkiel Ĉinio, ampleksigi sian influon en Azio k Afriko, kie ĝi/ili povas prezenti sin, iome cinike sed tamen kredeble, kiel alternativo al ‘Okcidenta koloniismo’ ĝuste sammaniere, kiel Okcidento antaŭenpuŝas sin kiel ‘defendanto de demokratio’ k sian ‘regulbazitan ordon’.

La Ukrainia estas nur unu konflikto el serio da interplektitaj similaĵoj. Freŝdataj puĉoj en Pakistanio k Nigero estas motorizitaj ja per tiaj konkurantaj interesoj.

Milito estas klasa afero: ĝi naskigas reakciajn fortojn k subpremadon - iu ajn debato devas esti subpremita, k la veraj kauzoj nepre kaŝitaj for de la laborista klaso, ĉar estas ĝi kiu la plej altan prezon ĉiam pagadas.

La malsukseso aŭ rifuzo fare de laboristaraj gvidantoj difini, ekspliki, malkovri la veran rolon de milito en kapitalisma socio k pritraktigi sendependan neŝanceliĝan klasan posicion por kontraŭstari militeman ĉeftendencon jam rezultis en ripetitaj katastrofaj por laboristoj ĉu en naciaj, ĉu en internaciaj agoterenoj.

La plejparto da sindikataj gvidantoj en Britujo k aliuje jam kapitulacis al pormilita propagando, aŭ per malkaŝa huraiado favore la korupta, subpremanta reĝimo de Zelenski k Ukraina venko, aŭ per obstina rifuzo rekoni la rolon luditan per la Okcidento por kaŭzi ĉi tiun konflikton. Multe, multe malpli signifas tiuj izolaj voĉoj kiuj ankoraŭ alkroĉiĝas al fantazio ke Rusa venko povus esti piedbato kontraŭ ‘imperiismo’. La realo estas ke iu ajn ‘venko’ favore iu ajn flanko estus venko de reakciuloj.

En demonstro de altgrada aŭtoriteco kiu karakterizos ajnan venontan laboristan registaron gvidotan per (Keir) Starmer, kontraŭmilitaj voĉoj en la (Brita) laborista partio jam estas buŝumitaj. Jam klariĝas ke ĝi proponos senkondiĉan apogon de Usona imperiismo k neŝanceliĝan sindevontigon al korporaciaj interesoj fare de elspeza ŝrumpigo k privatizacio.

Ni devas interpreti apogo por elspezampleksigo en defenda/milita sektoro fare de la laborista partio k eĉ iuj sindikatgvidantoj (koste ŝrumpigo de servoj tiom krize bezonataj de la laboristaro) kiel antaŭgusto de profunda fosaĵo kien kondukus nin militŝtiritaj reakciaj fortoj.

Konsidere nia daŭra aŭdado de brua, akretona kritikado de Rusaj oligarĥoj, estas iome mirege k ni tre malmulte aŭdas pri Okcidentaj k Ukrainaj oligarĥoj kiuj, samkiel la ‘malamikaj’, elprovadas siajn pereigarmilojn k enrastigadas profitogajnojn. De kiu ajn lando ili devenas, la vera klasa malamiko estas ĉiuj oligarĥoj, k certe ne niaj kolegaraj laboristoj.

Kapitalismo eniris epokon de multoblaj krizoj: ekonomiaj, politikaj, k sociaj kiujn ĝi solvi ne kapablas, la klimatkrizo inklude.

La Ukraina milito ne estas batalo por ‘demokratio super tiranio’ en ajna aspekto pli ol estis la unua mondmilmilito - ĝi estas nur aparta bruta elmontraĵo de kapitalista konkureco kiu verŝajne intensiĝos en ciklo da detruigaj konfliktoj, kiuj havos neimageblajn konsekvencojn por la homaro. Se uniuĝita laboristara solidareco ne kontraŭstaros ĝin, eĉ nuklea ekstermo ebleas.

Spite al propaganda intenseco rilate Ukrainaj enventoj kiu envere estas pli forta ol iam ajn, senprecenta eĉ, laboristoj ĉi tempe en Britujo profunde skeptiĝas pri motivoj de sia propra reganta klaso. Kvankam ili ne hezitas esprimi sian kompaton k solidarecon kun la Ukraina popolo. La memoro de Irakio, Sirio k Afganistanio, tamen, estas ankoraŭ freŝaj.

En Usono laboristoj iam pli insiste kuriozas ekscii kial miliardoj povas esti elspezitaj en helpo por Ukrainio kiam kondiĉoj hejme estas tiel mizeraj. Aldone, la plejparto da Germanaj laboristoj ja kapablis rimarki la detruon de Nord Stream per iliaj ‘aliancanoj’, eĉ se iliaj politikistoj ŝajnigis ne rimarki.

Se socialistoj volus efektive kontraŭstari kapitalisman barbarismon, la deirpunkto devus esti insisto pri sendependa klasa posicio kiu inkludus, eĉ prioritus konstruadon de kontraŭmilita solidareco, nedisigeble liganta ĝin kun insisto por socialista transformo de nia socio.

Se dank’ al 40 jaroj de neoliberala reakcio la socialista k Marksista idearo troviĝas en relative febla stato, ĝi eble neniam tamen havis tioman gravecon por nia kompreno de malfaldantaj procezoj en tempo kiam kapitalismo tiradas la laboristaron en unun katastrofon post alian, inklude pligrandiĝantan militminacon.

Plue, ĝi disponigas seriozan, kredeblan respondon al zorgoj de laboristoj. Jes, ĝi kapablas enradikigi, ja certe enradikiĝos meze de aktivuloj k laboristoj despli fido en la reganta elito velkas, despli sopiro pri ŝanĝo kreskas, despli ekonomiaj, politikaj k sociaj krizoj intensiĝas.

                    ---------------------------

John McInally

Eldonaĵo de ‘The Morning Star’ 14-a de aŭgusto 2023 eldono

Elangligis Lou O’Carroll