(elĉerpaĵo el blogo de Craig Murray [https://www.craigmurray.org.uk/] - 5-an Oktobro 2023)

Apenaŭ oni trovus pli fidindan indikilon de tutmondismaj “liberalaj” establaj opinioj ol raportoj de la Reĝa Instituto de Internaciaj Aferoj, organizo, kiu preferas esti konata kiel ‘Chatham House’.

Chatham House financiĝas precipe el donacaj de Unuiĝinta Reĝlanda, Usona, Kanada, Germana, Svisa, Japana, Sveda kaj Norvega registaroj, la Monda Banko kaj la EU, kaj de t.n. korporaciaj “filantropoj” kiel IKEA, Bill Gates, George Soros, Carnegie Foundation, Ford Foundation, BP, Chevron, Shell, kaj ExxonMobil. Mi povus daŭrigi…

Alivorte, Chatham House proprasence dronas en mono kontrolita de ŝtatoj kaj superriĉuloj. Ĝia stabejo estas en la grandioza loĝejo de la imperia ekspansiisma ĉefministro William Pitt, kaj disetendiĝis eksteren dum tempo en du grandajn apudajn domegojn.

(En 2022 ĝi ankaŭ, kune kun la kutimajn petrolindustriajn ŝmirmonpagojn, ricevis sian plej grandan donacon de la MAVA Foundation, Svisa bonfara societo en ekologia sfero, kiu tiujare fermiĝis kaj elpagis ĉiun sian bankokontan enhavon).

Do Chatham House estas sufiĉe senerara gvidilo pri tio, kion pensas tiuj, kiuj regas okcidentajn “demokratiojn”. Kaj kiam temas pri Ukrainio, tio, kion ili pensas, estas nenio malpli ol terurige..

Chatham House publikigis raporton kiu “pruvas la kazon por drame pliigi okcidentan milithelpon al Ukrainio, kaj argumentas kontraŭ koncedoj al Rusio”.

La raporto estas organizita kiel listo de naŭ “paralogismoj”, kiujn la aŭtoroj suspektas esti suksese insinuitajn per Rusaj propagandistoj en okcidentan pensadon, kaj klopodas refuti ĉiun el ili.

Ĉi tia traktado estas sufiĉe altriska ĉar, kune, kaj je la unua rigardo, la naŭ “paralogismoj” ŝajnas jam esti kreintaj kredindan, konvinkan argumenton kontraŭ eskalado de la milito.

1-a Paralogismo: Ĉiuj militoj finiĝadas per intertraktado

2-a Paralogismo: Ukrainio devas cedi teritorion por havi pacon

3-a Paralogismo: Ukrainio devas fariĝi neŭtralan potencon

4-a Paralogismo: Rusaj sekurecodemandoj devas esti respektitaj

5-a Paralogismo: Rusa malvenko estas pli danĝera ol Rusa venko

6-a Paralogismo: Rusa malvenko en Ukrainio kaŭzos pli gravan malstabilecon en Rusio

7-a Paralogismo: Ĉio ĉi-tiu tro multekostas kaj Okcidento devas restaŭri ekonomiajn ligojn kun Rusio

8-a Paralogismo: Ukraina serĉo de justo minacadas pacon

9-a Paralogismo: Ĉi tiu milito ne estis la nia, kaj ekzistas pli gravaj tutmondaj problemoj

Sed, konvinkitaj pri la protekto de siaj amuletoj de nevenkebla mem-justeco, la aŭtoroj plonĝas senpere en siajn refutojn.

Mi ne intencas trarigardi ilin ĉiujn. Mi nur celas ilustri la intelektan malriĉecon de ĉi tiu malŝpare financita entrepreno.

La tasko malkonfirmi la unuan “paralogismon” - nome, ke ĉiuj militoj finiĝadas per intertraktado - estas donita al James Sherr OBE*, Usona karierista rusofobo, kiu nuntempe estas Estro de Kalumniado ĉe la Estona Eksterpolitika Instituto (mi certe bontrafis la nomon de la instituto, sed mi eble iom mistradukis lian titolon).

Estonio kompreneble havas multon komunan kun Ukrainio. Ĝi akiris sian nacian liberecon dum la Sovjetunia disfalo, kaj poste elspezis ŝtatrimedojn en honorado de naziaj holokaŭsto-partoprenantoj.

Du el la tri Estonaj Waffen SS-oficiroj en la ĉi-sube montrita foto ‘meritis’ oficialajn senvualigojn de memortabulo en moderna Estonio, eventoj raportitaj kun aprobo kaj neniu hontosento en ŝtatamaskomunikilaro.

[noto de t-kisto: ĉie tie oni montras foton de tri sennomaj SS-oficiroj - mi nek konsideris interesan, nek havas kapablon reprodukti ĝin.]

Kvankam mi pensis cetere, ke ĉi tiu indas mencion, ĉar iuj povus opinii maljuste ke tutmonda atento estis fokusita nur sur Ukrainaj nazioj kiam alia Waffen SS-membro ricevis ovacion de la Kanada parlamento. Oni devas konscii ke multaj el la plej proksimaj subtenantoj de Ukrainio ankaŭ estas plenaj de nazia simpatio.

Ĉiukaze, kion havas diri al ni Estona ŝtatoficisto kaj Usona civitano D-ro James Sherr, *Oficiro de la Ordeno de la Brita Imperio, iama akademeano de la Unuiĝinta Reĝlanda Defenda Akademio, pri la “paralogismo”, ke ĉiuj militoj finiĝas per intertraktado?

La unua problemo estas, ke tiel ili ne finiĝas. Estas vere, ke la plimulto de militoj ne finiĝas per absoluta venko. Batalhalto, armistico kaj blokiĝo ĉesigas la plej multajn konfliktojn, eĉ se la “paco” estas febla aŭ mallongdaŭra. Sed kie la vetaĵo havas absolutan karakteron, kiel en la Napoleonaj militoj ekz-e, aŭ la Usona enlanda milito aŭ la dua mondmilito, armita konflikto kutime finiĝas per venko de unu flanko kaj malvenko de alia. Intertraktado, kompromiso kaj repaciĝo estas entreprenitaj kun novaj reĝimoj nur post kiam malnovaj reĝimoj estas venkitaj kaj forigitaj. La Franca-Germana repaciĝo alvokita de Emmanuel Macron estus neimagebla, se la nazioj restus en povo.

Sherr daŭrigas argumenti ke la vetaĵo en ĉi tiu milito estas absoluta. Ĝi estas ekzistenca milito por Ukrainio ĉar Rusio serĉas detrui ĝin tute, kaj ĝi estas ekzistenca milito por Rusio ĉar, li argumentas, en Kijvo Putin vidas “la lulilon de la Rusa animo”.

Difininte ĝin kiel ekzistencan militon, li diras ke ĝi sekve devas esti eskaladota ĝis totala milito kaj totala venko.

Estas tre klare argumento por eskaladi la militon por atingi reĝimŝanĝon en Rusio:

Intertraktado, kompromiso kaj repaciĝo estas entreprenitaj kun novaj reĝimoj nur post kiam malnovaj reĝimoj estas venkitaj kaj forigitaj.

Sherr kontentas kontempli milionojn da mortoj. Rigardu liajn komparojn; la Napoleonaj Militoj kaŭzis 3 milionojn da batalmortoj, la Usona enlanda milito ĉirkaŭ 700 000 kaj la Dua Mondmilito ĉirkaŭ 15 milionoj. En ĉiu kazo vi verŝajne povus pli ol duobligi tion por totalaj civilaj mortoj kaŭzitaj de tiuj militoj.

Mi estu absolute klara: Sherr diras, ke ĉi tiu estas la speco de totala milito, kiun li volas kontraŭ Rusio, prefere ol pli limigita versio.

Sufiĉe strange Sherr ne referencas tiujn lastatempajn grandajn okcidentajn militojn por reĝimŝanĝo, en Irako, Afganio kaj Libio, kiuj ankaŭ kaŭzis la mortojn de milionoj. Eble eĉ li rimarkas, ke la finrezultoj ne estis tute dezirindaj.

Sed ĉu ĉi tiu milito vere estas ekzistenca por Ukrainio aŭ Rusio? La vero estas, ke ekde kiam Ukrainio sendependiĝis en 1991 ĝi estas malstabila, profunde dividita pri ĉu rigardi okcidenten al EU aŭ orienten al Rusio. La politika kaj lingva divido generale ĉe la Dnepro eniras profunde en la historion.

truce_of_andrusovo1667

Moderna Ukrainio estas malsukcesa ŝtato kiu kolapsis en internan militon en 2014 post dudek jaroj da politika streĉiteco inter malkaŝe por-okcidentaj kaj por-rusaj politikaj fortoj kiuj estis rimarkinde egale ekvilibritaj.

Ĝis kaj inkluzive de 2014, kaj la okcidentaj potencoj kaj Rusio okupiĝis pri ĉiuj formoj de politika enmiksiĝo, spionado kaj ĉikanado por provi gajni Ukrainion. Jam en 1996 kiam mi estis Unua Sekretario ĉe la Brita Ambasado en Varsovio, mi helpis verki artikolon por la Brita registara Kabineta Oficejo kiu taksis Pollandon kiel jamakaparita per la Okcidento, sed Ukrainion kiel “ĉarniro de historio”. Mi eĉ diskutis ĝin kun George Soros persone (li aĉetis por mi picon!).

Mi ne povas kunhaviĝi la indignon de multaj maldekstre pro la “kolorrevolucio” de 2014. Kaj Rusio kaj Okcidento ludis malpuran ludon. Janukoviĉ estis pli-malpli forrabita per Moskvo por malkonfesi la EU-Asocio-interkonsenton. La sekva puĉo de 2014 nur montris la plian kapablon de Usono venki en malpura ludo, pri kiu mi kiel iama ludanto bone konas la regulojn, aŭ mankon da ili.

La posta anekso de Krimeo kaj plifortikigo de Donbaso estis la rusa kontraŭmovo. Tio finigis la esperon, ke unuiĝinta Ukrainio iam estus porrusa. La interna milito bruis de tiam ĝis la pli grandskala rusa invado. La ekstremaj diskriminaciaj rimedoj kontraŭ la ruslingva loĝantaro post 2014 ankaŭ metis finon al la espero, ke unuiĝinta Ukrainio iam eblos.

Chatham House mem ilustras, ke Ukrainio ĉiam estis nenio krom ĉi tiu orienta/okcidenta konflikta ludejo. En 2023 la “Chatham House Premio” por internaciaj rilatoj estis aljuĝita al ukraina prezidanto Zelensky. En 2005 la inaŭgura “Chatham House-Premio” estis aljuĝita al prezidanto Viktor Juŝĉenko de Ukrainio, malkaŝe por turnigi Ukrainion de por-rusa al por-EU ekstera politiko.

Lando kie estas premiita atingo gajni mallarĝan plimulton favore por-okcidentaj politikoj, kontraŭ la deziroj de alia duono de la loĝantaro (kiu volas por-rusan eksteran politikon) ne estas realigebla longperspektiva politika unuo.

Neniam dum ekzisto de Ukraina ŝtato, alivorte neniam ekde la Sovjeta disfalo, fariĝis ĝi farebla kiel ŝtato. Male, ĝi ĉiam estis nur malriĉa, neevoluita en iu ajn materiala senso kaj senperspektiva ludejo por konkurado inter orientaj kaj okcidentaj potencoj. Ambaŭ flankoj laŭvole falsigadis elektorezultojn; dume oligarkoj kaj iliaj dorlotbesto-politikistoj orkestrumis kapturnigantskalan korupton.

Ekde tiam la korupto neniel malpliiĝis, male ĝi eĉ elsuĉadas la vastajn fluojn de “helpo” de la okcidento.

Neniam ekzistis Ukrainio sub jura regado kaj vera demokratia registaro, al kiu ĝi povus nun reveni. Kia, laŭopinie de Sherr, estos la sinteno de la ruslingva duono de la ukraina loĝantaro, se la amasa, sang-malsekigita, totala milito proponita de liefektivigos la tutan malvenkon de Rusio?

Ukrainio nun malpermesis la rusan kiel oficiala lingvo, malpermesis ĉiujn ruslingvajn gazetojn, malpermesis la por-rusajn politikajn partiojn, malpermesis la rusan instruadon en lernejoj, malpermesis rusajn librojn en bibliotekoj kaj malpermesis la Rusan Ortodoksan Eklezion. Tamen la rusa estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 40% de la loĝantaro.

Ĉu la plano, ke la tuta milito rezultigos tian genocidon, ke ruslingvanoj en Ukrainio ne plu estos? Ĉu ili ĉiuj estos etne purigitaj? Aŭ post tiom da morto kaj detruo, ĉu ili nur kviete vivos kiel duaklasaj civitanoj, kaj forlasos reziston? Ĉu tio estas la plano?

Verdire, la plej bona ŝanco por funkcianta kaj pli efika ukraina ŝtato estas, nun ni estas en ĉi tiu varma milito, por ke ĝi perdu la Rusi-inklinajn regionojn kaj fariĝu pli homogena kaj unuigita ento, kun multe pli granda ŝanco paciĝi kun si mem kaj ordigi ĝiajn kolosajn regadproblemojn.

Pli malgranda, pli bona, Ukrainio kiu rapide trovus sian vojon en EU profitigus la grandan plimulton de por-ukrainanoj kaj havigus pli stabilan estontecon por Orienta Eŭropo. Kun la tempo, ĝi venus esti vidita kiel beno.

Intertraktata tero-por-paco-interkonsento, kun vere liberaj referendumoj faritaj sub UN-inspektado por determini landlimojn, ĉiam estis ebla kaj nun estas esenca.

Jen kio estas diplomatio. Jes, la homaro povas fari siajn aferojn per totala milito, kaŭzante morton, kriplikon, seksperforton, malsaton, malsanon kaj longdaŭran malriĉecon en amasa skalo. Aŭ kompromiso povas esti atingita. Ke ekzistas tiuj, kiuj argumentas por la unua pri orienta Ukrainio, por mi estas malsaniga.

La alia problemo kun totala milito estas kompreneble, ke eble estas via flanko, kiu perdas. Se Sherr volas totalan militon kaj neniun intertraktadon, li kompreneble akceptas la eblecon, ke Rusio konkeros la tutan Ukrainion - kaj tute ne havus rajton plendi pri tiu rezulto.

En kiu kazo kio fariĝus kun la Ukrainoj? Unu afero estas certa, amasa ondo de rifuĝintoj estus lanĉita ĝuste tra Eŭropo.

La praktika problemo kun la alvoko de Sherr por totala milito estas, ke Ukrainio vere ne havas la loĝantaron por subteni ĝis venko totalan militon kontraŭ Rusio. Ĝi nur elĉerpiĝos homoj, kiel efektive la multe trumpetita kontraŭofensivo ŝajnas esti farinta.

La ekstrema eskalado de okcidenta armilaro, kiun proponas Chatham House, ja povus ĉirkaŭiri la loĝantaran problemon kaj renversi la ekvilibron kaŭzante simple amasajn viktimojn al Rusio. sed estus nekredeble vetludo kredi, ke tiom da damaĝo povus esti kaŭzita al Rusio sen risko de nuklea neniigo.

Estas neverŝajne, ke Ĉinio permesos al ĉi tiuj frenezaj okcidentaj militakcipitroj riski la tutan estontecon de la homaro. Sherr kompreneble ne estas sola - ĉiu sekcio de la raporto havas malsaman aŭtoron, kaj kelkaj el ili estas eĉ pli frenezaj.

Diplomatia kompromiso al la Ukrainia milito teruras okcidentajn potencostrukturojn ĉar ĝi substrekos la malkreskon de okcidenta hegemonio kaj la kreskantan influon de BRICS kaj aliaj neokcidentaj voĉoj.

La efektiva detruo de Rusio kiel sendependa potenco fariĝis esenca por la apostoloj de imperio, kiel rimedo por konservi psikologian superregon dum kelkaj pliaj jaroj. Ili vere ne zorgas, kiom da homoj mortos pro tio. Ĉu ni vere volas sekvi “Doktoron Sherrangelove” kaj liajn samrangajn ideologojn de Chatham House laŭ ĉi tiu vojo?

Memoru tiun ĉi supre liston de kiu pagas por Chatham House kaj kiu volas ĉion ĉi tiun morton. Mi povas vidi kiel ĝi profitigas ilin. Sed, kara leganto, kiel ĝi profitus al vi?

Sendependa Ukrainio, senigita de la orientaj provincoj, kiuj neniam deziris rigardi okcidenten, estas longtempe multe pli realigebla kaj fidindgebla ol ia milita Valhalo kreita de epopea konkermilito.

Intertraktata kaj justa fino de ĉi tiu konflikto estas perfekte realigebla. Ĉiam estis tiel. La homoj de Eŭropo devas malakcepti la militan industrian komplekson, la militprofitantojn kaj la ardantajn ideologojn - kaj serĉi justan pacon.

aŭtoro= Craig Murray

elangligita per Lou O’Carroll

ps: Doktor Strangelove (D-ro Frenezamo) estis komika satiraĵo [filmo] pri nuklea milito kun Peter Sellers farita en 1964

—————————————————