Post esti nutriginta fajron de konflikto kaj tiam promesinta al Kievo subtenon ĝis venko, la Okcidento nun incitas Zelensky trovi pacinterkonsenton — favore al Rusio! Kia hontinda malŝparo da homaj vivoj ĉio ĉi tiu estis, skribas JOHN MCINALLY


Pledo flanke de ‘The Washington Post’ por meti finon al “magia pensmaniero” pri Ukrainio, kaj agnosko de NATO-ĉefo Jens Stoltenberg, ke “ni devas pretiĝi por ricevi malbonajn novaĵojn de la batalfronto”, post fiaska kontraŭofensivo ordonita per Zelensky, efektive konsistigis agnoskon pri disvolviĝanta strategia katastrofo alfrontanta NATO, jam kaŭzinta katastrofan perdon en homaj vivoj, plejparte Ukrainaj, sed Rusaj ankaŭ.

Spit’al tio kion pretendas Stoltenberg, nuna situacio ne estas nur afero de devigata strategia malpluirado: tute ne, Rusio kondukas senmizerikordan forfrotigan militon kiu sisteme detruas ja degradas la armean kapablecon de Ukrainio. Dum vetado pri rezulto de ajna milito devas esti afero kondiĉa, la superecon klare havas Rusio, kaj la situacio neverŝajne ŝanĝiĝos.

Vaŝingtono scias ke la milito estas perdita, kaj kreskas iom-post-iom inter la decidofarantoj samopiniiĝo, laŭ kio daŭrigi financadon de Ukrainio ne plu konsistigas fruktodonan investon. La dilemo de Biden estas kiel ekspliki ankoraŭ unu mempuntruditan eksterpolitikan fiaskon kaj mildigi damaĝon en ĉi-jara prezidant-elekto.

Pro manko de alternativo kaze tia malvenko, la Usona elito klopodas kulpigi ĉiujn krom sin mem. Ili preparadas sian malhonoran eliron, ĉiam asertante ke mono por subteni Ukrainion estas ‘elĉerpita’.

La timiga alarmismo de Biden, laŭ kio Putin marŝus okcidenten se Ukrainio falos, devigante Usonon defendi siajn Eŭropajn NATO-aliancanojn, estas simple vizaĝsavanta rimedo por deturni kulpigon sur siaj respublikanaj kontraŭuloj, kiuj blokadas lian plej freŝdatan helppakaĵon - ĉi lasta, cetere, tiom bagatela ke ĝi apenaŭ pliefektivigus la Ukrainan militan kampanjon.

La t.n. ‘novkonuloj’ elektis ignori avertojn de lastatempe forpasinta militkrimulo Henry Kissinger kaj CIA-direktoro William Burns favore rezigni pri sia danĝera aventuro cele malfortigi Rusion per trudigo de malamika NATO-filiigita Ukraina reĝimo sur siaj limoj mem, konsilante anstataŭe konstrui pontojn kun siaj kunekspluatantoj en la Putin-oligarkio. Nun la sekvoj de ĉi tiu milito eĥos dum generacioj, ene kaj ekstere de limoj de Ukrainio mem.

Limigoj de Usona potenco estis plurfoje elmontritaj en konfliktoj de Vjetnamio ĝis Afganio, sed malvenko en Ukrainio de NATO-trejnita kaj ekipita armeo malkaŝis malfortecon sur kvalite malsama skalo, ekonomie, politike kaj armee.

Jardekoj da novliberala malindustriiĝo povas klarigi kial NATO ne kapablas egali Rusion kaj ĝiajn aliancanojn en obusa produktado - situacio kiu bezonos jarojn por ripari.

Superfluas do diri ke Stoltenberg kaj okcidentaj politikistoj nun postulas masivan pliampleksiĝon en defenda elspezo, en nova konvencia armilara vetarmado, kiu siavice plifortigos reakcian politikan tendencon kaj profundigos malstabilecon kaj klasajn antagonismojn, ĉio ĉi tio en tempo kiam atakoj kontraŭ socialaj garantielspezoj, publikaj servoj kaj vivniveloj generale jam intensiĝas.

Nun la t.n. “internacia regulbazita ordo”, pro kunkulpeco de Biden en genocida Israela milito en Gazao, kolapsas sub la pezo de ĝia propra senbrida hipokriteco kaj apliko de malsamaj moralaj principoj.

Tutmondaj Sudaj nacioj ĉiam pli pretas konkludi, ke iliaj interesoj kongruas pli kun tiuj de Ĉinio kaj Rusio en BRICS, ol en la malstabileco kaj detruo, kiu ŝajnas esti rezulto de ajna Usona interveno kontraŭ ajna reĝimo kiu ne ‘sekvos la relojn’.

Dum epoĥo kiam ekonomiaj, politikaj kaj armeaj rivalecoj formiĝas kaj intensiĝas, militoj por sekurigi merkatojn kaj trudi hegemonion iĝas ne nur verŝajnaj sed neeviteblaj.

Se ‘milito estas politiko per aliaj rimedoj’, tiam armea malvenko signifas ankaŭ politikan malvenkon. Alivorte, kio ne povas esti gajnita sur batalkampo neniam estos atingita ĉe intertrakta tablo.

Usono premas Ukrainion intertrakti interkonsenton kun Rusio, sed meze de dividoj, personigitaj en nekaŝita potencbatalo inter Zelensky kaj ĉefkomandanto Valerii Zaluhznyi, kiu mem estas sekvo de frakciaj antagonismoj ene de Ukraina oligarkio, kiu mem, siavice, alfrontas dilemon por divini kie troviĝas plej bonaj estontaj interesoj iliaj, kaj provokante onidirojn pri puĉoj kaj kontraŭpuĉoj - ne ekzistas bonaj elektoj por la reĝimo.

Elektite rezulte promeso efektivigi pacan kvitiĝon en antagonismoj deĉenigitaj per la subtenita de Usono Maidana puĉo en 2014, Zelensky tuj kapitulacis al NATO-aj ‘akcipitroj’ kaj ultranaciistoj kaprompigantaj favore konfronti Rusion, li subpremis rusajn etnajn minoritrajtojn kaj intensigis okjaran bombadon de Donbaso, kiu kaŭzis pli ol 10,000, plejparte civilajn, mortojn.

Tiuj, kiuj elektas ignori tiajn trivialaĵojn, kaj preferas kredi ke historio komenciĝis kun la Rusa invado - senhonta malvero kiu trovas groteskan eĥon en la provo fare de Israelo konvinki la mondo ke la Gazaa konflikto komenciĝis la 7-an de oktobro. Sed ĉi tio formos fonon al eventualaj intertraktadoj - unu el multaj kialoj, kial Zelensky nun vivas en pruntita tempo.

Eĉ antaŭ la Rusa invado - kion ni marksistoj kondamnis kiel ‘nepravigita’, sed samtempe sciigantaj la provokeman rolon de NATO - justa negocita kompromiso eviti militon plene eblis, se aŭtonoma statuso estus donita al la Doneckaj kaj Luganskaj regionoj.

La Minskaj Akordoj estis bazo por tia rezulto, sed agnosko fare de Angela Merkel, ke tiuj lastaj estis nur ruzo cele gajni tempon por armi kaj trejni Ukrainan militforton sufiĉe kapablan por venki Rusion estis damna akuzo de la strategia prudento de la Okcidento.

Nur semajnojn post la invado packontrakto inter la du flankoj estis interkonsentita en Turkio, sed Biden ekspedis Boris Johnson por instrukcii Zelensky daŭrigi batali, promesante ke NATO ne forlasus Ukrainion.

Alia ŝanco negoci de pozicio de relativa forto post kiam la multe-fanfaronita aŭtuna ofensivo reakiris iun teritorion ankaŭ estis preterlasita.

Necesas batalhalto nun por ĉesigi la buĉadon, sed ĉar la nuna ekvilibro de fortoj preskaŭ tute favoras Rusion, kiu diktos kondiĉojn en ajna intertraktado, Zelensky, aŭ tiu kiu anstataŭos lin, alfrontos severan dilemon: koncedi Donbason kaj Krimeon kaj deklari neŭtralecon, tiamaniere rezignanta pri planoj aligi al NATO, aŭ obstini pri daŭrigo de nevenkebla milito, kiu efektive povus rezultigi pliajn perdojn de teritorio, inkluzive de Odeso kaj Ĥerson, kaj lasi Ukrainion en posicio de ‘fiaska ŝtato’.

Kaŭze foresto de sendependa laborista movado, reakcio, pli baldaŭ ol revolucio, estos la tuja reganta forto. La oligarkoj malkapablas rekonstrui ajnan civilan socion en iu formo kiu ne reflektas siajn proprajn egoismajn interesojn. Aliflanke ĝi ne povas esti ekskludita ke soldatoj revenantaj de la batalfrontoj provos egaligi kontojn kun tiuj kiuj perfidis ilin kaj la interesojn de Ukrainio en servo de okcidenta imperiismo.

Ignorante kalumnian akuzon esti ‘Putin-apologiistoj’, marksistoj jam klarigis, ke tiaj eventoj ne estis simple rezulto de neregeblaj fortoj super kiuj la laborista klaso estis senpova, kaj ĝuste klasifikas la konflikton kiel ekestiĝantan de interimperiisma rivaleco por profitoj kaj hegemonio, kun la specifa trajto de Ukrainio utiligata kiel prokurilo.

Ni avertis, ke kapitulaco al socia ŝovinismo fare de laboristaj kaj sindikatmovadaj gvidantoj rezultigus katastrofajn sekvojn por la laborista klaso, specife en Ukrainio. Neniu kvanto de neado defios la ĝustecon de tiu analizo.

Triumfo favore iu ajn flanko en milito inter du imperiismaj ‘predantoj’ estas venko por la fortoj de reakcio. Tial ni diras, ke opozicio al nia propra reganta klaso — ‘la malamiko estas hejme’ — estas la nura bazo sur kiu internacia laborista solidareco povas esti konstruita.

La nuna malforteco de marksismaj ideoj, de klasbatalo, ne malebligos laboristojn eltiri tre akrajn konkludojn pri milito kaj kapitalismo; demandite komenti kial ŝi protestis kontraŭ la bombado en Gazao, juna laborista virino diris: “Se ili povas fari ĝin en Gazao, ili povas fari saman kun ni.”

Tiu esprimo de klaskonscio kaj kompreno de la barbara naturo de la reganta klaso, kie ajn ĝi estas, pruvas en unu mallonga frazo la enorman potencialon por konstrui kaj kontraŭmilitan movadon kaj revolucian socialisman movadon kapablan renversi sistemon kiu ofertas al laboristoj nenion krom ‘hororo sen fino’.

aŭtoro= John Mcinally

Elanglita per Lou O’Carroll

Angla originalo trovebla ĉe: https://morningstaronline.co.uk/article/built-fall-nato-backs-down-over-ukraine