Sieĝataj Britaj gvidantoj iam delonge kutimadas ŝirmi sian militemon malantaŭ muro de “valoroj”. Pri tio temis la hodiaŭa parolado (artikolo kiu aperis en The Guardian Newspaper 13-a maja eldono).

Sunak nun deklaras, ke Britio devas alfronti “al akso de aŭtoritataj ŝtatoj” - se ĝi volas “sukcesi en la venontaj jaroj.” Fotografio: Carl Court/Reuters

Rishi Sunak pretas paroli sensensaĵojn por gajni voĉojn. Li avertas hodiaŭ, ekz-e, ke la venontaj jaroj estos inter la plej teruraj kaj “transformigaj” kiujn la lando iam konis. Britio alfrontas la “plej danĝeran minacon” al sia sekureco flanke de “kaŝe kunlaborantaj aŭtoritataj ŝtatoj” ekde la fino de la malvarma milito.

Tiaj minacoj estas nenio alie ol plej naŭza speco de malkara politika ruzo . Ĉiuj militoj en kiu Britio partoprenis dum lastaj 30 jaroj estis agresivaj kaj memvolaj, ne sindefendaj, kaj kondukitaj transmare, kontraŭ suverenaj ŝtatoj. Eĉ se tiaj agresoj havis kialojn, kun tio kion ni normale taksus kiel ‘defendo’ ili havis nenion komunan. Sola ebla escepto - kaj disputebla tamen - estus la ‘Falklandaj insuloj’ kazo. La plej freŝdata, ekzistada minaco al teritoria integreco de Britujo estis Hitler en 1940-41. Ekde tiam, kolektiva Eŭropa sekureca politiko kontraŭ supozeble agresema Rusio certe permesis al okcidenta Eŭropo prosperi, kaj de tiu prospero Britio ankaŭ prosperis. Sed la milita minaco flanke Rusio estas, kiel ĝi ĉiam estis, al siaj tujaj najbaroj. Ekzistas ja multaj aliaj “minacoj” al Britio - komercaj, migradaj, elektronikaj - sed ne militaj.

Ĉiam estis la kazo kun Britaj gvidantoj, ke kiam ili troviĝas en senelira situacio, ili nepre serĉos eskapi en ŝirmantaj sian militemon malantaŭ vualo de t.n. “valoroj”. Postimperia retoriko ĝis nun permesis al ĉiu konflikto ie ajn en la mondo esti certamaniere afero de Britio. Kelkaj el ili povus esti humanaj, kiel en Kosovo, Libano kaj eble Ukrainio. La plejmulto estis strebo je politika gloro, de Kipro kaj Suezo ĝis Afganio, Irako kaj Libio. Preskaŭ ĉiuj kostis miliardojn, mortigis dekojn da miloj kaj finiĝis per malvenko. Estas malfacile vidi iun ajn en ĉio ĉi tio kiu antaŭenigis la kaŭzon de Britaj ‘valoroj’.

Sunak nun deklaras, ke Britio devas alfronti “al akso de aŭtoritataj ŝtatoj” - Ĉinio, Rusio, Nord-Koreio kaj Irano - se ĝi volas “sukcesi en la venontaj jaroj”. Li postulas, ke ĉi tiuj landoj ne rajtu “subfosi niajn komunajn valorojn kaj identecojn”. Sed ne nur ili ne celas fari tion - ankaŭ li mankas la potencon por malebligi ilin. La tasko, cetere, konstrui efikan defendan sistemon por Britio neniel koncernas ilin. En la realo la intenco de Sunak estis simple mokinsulti la Laboristan Partion pro ne promeso tuj altigi defendajn elspezojn al arbitra 2.5 elcentoj de nacia enspezo - kion cetere li ankaŭ ne sukcesis fari.

Ĉiaokaze ni prediku, instruu kaj komercu, sed ĉi tiu pala, senentuziazma Brita intervenismo - “pugnobatanta super nia pezo sur la mondscenejo” al la Boris Johnson - malŝparis miliardojn tra la jaroj por pozado, sur ŝikaj ŝipoj, tankoj kaj aviadiloj. Tamen Britio eĉ ne povas havigi defendan sistemon de Fera Kupolo por protekti kontraŭ dronatako, kiel uzata en Israelo kaj Ukrainio.

La koluzioj de aŭtoritataj ŝtatoj, kiujn Sunak tiom timas, plifortiĝis pro la kontraŭproduktaj ekonomiaj sankcioj de NATO kontraŭ Rusio. Kiel estis antaŭvidite, sankcioj plifortigis ekonomiajn ligojn inter Rusio, Ĉinio, Hindio kaj Irano. Instigitaj de la malsaĝa tezo, ke ili kaŭzus la falon de Vladimir Putin, ili anstataŭe vundis okcidentajn ekonomiojn kaj eroziis subtenon por Kiivo.

Neniu kredinda Eŭropa gvidanto serĉus timigi sian popolon minacante ilin, ke la venontaj kelkaj jaroj estos “la plej danĝeraj ke ili iam ajn travivis”. Ili ne alvokus ilin pagi pli altajn impostojn kaj buĉadii publikajn servojn por trudi siajn valorojn al la resto de la mondo. Ili vidus sian laboron kiel subteni tiujn valorojn hejme, kaj tio sufiĉus. Tiel ankaŭ Britujo devas

aŭtoro= Simon Jenkins

Elanglita per Lou O’Carroll

Angla originalo troveble ĉe: https://www.theguardian.com/commentisfree/article/2024/may/13/sunak-most-dangerous-britain-values