Samkanalanoj! Jen mia raporto koncerne kio okazis 9-an auguste che la 2a laborkonsido en Porto: La konsido  estis programita por 18:00:horoj, sed estis prokrastita ghis 19;15 pro malfrua reveno de tuttaga ekskursio. Chiuj tre lachis pro la varmego k multa  marchado kaj cheestis malmultaj. Mi vidis ke Prezidanto konsultis kun juna nekonata homoj k audis vortojn ‘mi estas Prezidanto, mi rajtas fari tion..’. Tiam  li foriris el salonon k afero prokrastis. Mi iome senpaciencis k kuriozis (ankau mi lachis k volis hejmen). Je 30m de la salono mi retrovis Prezidanton kun sama juna homo (kiun mi nun ekkonis kiel gvidanto de 1-a laborkunsido) en diskuto kun samasocianoj G. Martin k C. Wood-Archer. MI nur audis kiel chi-lasta diris ..’‘Mi jam estas enmiksita en chi tiu afero k estus pli bone se mi ne aperus”. Kiam mi alvenis haste por partopreni  s-anoj Martin k Wood-archer tuj foriris por alighi al grupo kiu kantis revoluciajn kantojn. La Prezidanto demandis se mi havis ‘la  leteron’. Mi kunjektis ke li parlis pri la letero de Djemil k diris jes, mi havis malneton, sed matene mi jam ricevis mesaghon ke ghi estis portempe privata k mi ne rajtis doni au legi ghin publike (mi ne komprenas chu li jam havis au kiel li sciis prie - antautage li skribis petanta ke mi cheestu en laborkonsidu por diskuti ‘leteron de SATamantoj’). Mi demandis al juna homo kiu li estis. Li diris ke li nomighis ‘Pako’ k starighis SATano antaue kelk’ monatoj. Mi demandis lin se li estis policiisto k li vigle neis tion. Mi diris al Prezidanto k la SATamantoj volis k oni auskultu ilian vidpunkton, k ankau diris k miopinie se oni ignoros ilin, ‘ili trovos ciukaze sian propran straton’. Mi demandis al li kial Aleksandro estis blokita. Li respondis: “Li diris ke li estas ratkaptisto k nomigis min rato..”. Do li invitis nin en salonon por havi laborkonsidon. Ne cheestis pli ol dek homoj (lau mi). Krom tiaj chi sube mencitaj cheestis Ludoviko, Lucette, Solange, Annie (de Hungario), Frank k Francoise k aliaj (ne memoras). Unue mallonge  diskutighis afero de venonta kongreso. Temis pri Chehio (lau mia kompreno). Prezidanto komentis ke chi-momente haveblas nur 2 chehiaj SATanoj, sed aliaj esperantistoj helpus. Tiam Pako invitis min iniciigi la diskuton. Kiam mi ekstaris R. Prieto interrompis por espliki al aliaj ke SATamantoj estis malferma telegramkanalo k grumblis ke li tute ne komprenis kial on diskutis prie en SATkongreso. Laumemore mi diris ke iuj SATanoj volis pli viglan, entuziazman asocion k ne nur ‘ferian klubon’, kiu aktivighus tutjare k en kiu ordinaraj membroj povus partopreni. Mi komentis k la nuna statuto de SAT estis altmoda, svaga, k ne respondis al bezonoj de nuntempa mondo (oni demandis ke mi parlu pli laute, do me devis kriadi kiu farigis la aferon iome strechan por mi). Mi indikis, kiel ekzemplo, ke ni nun havis taskon elekti novan PK k KK kaj ne nur la vochdono estis prokrastita kontrau la statuto kiu bezonas elektojn 5 monatoj antau la kongreso, permesanta al kongresanoj konatighi kun novaj  gvindantoj, sed ankau lau chefostara interpreto de statuto  ili gvidos la asocion ‘por ni’ dum 3 jaroj. Mi diris ke la decido farita de PK koncerne la Ukrainia milito estis tipa ekzemplo. La nura oportuno por ordinaroj membroj ekstere de kongreso esprimighi ekzistis en iu ‘diskutlisto’, sed nun  per  iu mistera ‘ordono’ far de la chefostaro oni enkondukis, sen iu referendumo flanke la  estraro, novan regularon por limigi rajton de libera  esprimo de ordinaraj membroj en tiu listo, k iuj estis blokitaj. Mi diris ke mi ne komprenis kiel la statuto povis esti shangita sen konsulti la membrojn. Envere mi iome inspiris per la malneto de Djemil. Mi diris ke ne chiuj havis la monajn rimedojn por cheesti en kongresoj. Mi finigis tie post pli malpli 5 minutoj da parolado. Tiam A. Paz estis invitita. Uneu, shi konstatis ke la OKK ne ricevis neniun peton flanke de neniu SATano konekse kun financa helpo por cheesti en la kongreso. Due, konekse kun la fama ‘letero’ fare SATamanto au oni sendu, au oni ne sendu ghin, sed por parli prie (mi ne memoras ke menciis ajnan leteron en la laborkonsido - se mi eraras la enregistro (?) elmontros) estas nur ludi kun la tempo  de kongresanoj. Trie, konekse, kun shangoj al statuto, proponoj au decidoj devis esti raportitaj en ‘Sennaciulo’ , kiu estis prokrastita (mi agnoskas ke mi ne koðmprenis chion - chu shi diris ke la menciitaj ‘shangoj’  aperis en la gazeto, au ili ne aperis pro ghia prokrasto). Kvare, konekse kun prokrastita vochdonado, tio okazis por permesi al membroj kiuj ne havis retan eblecon vochdoni  papere. Fine, por konkludi shi solene proklamis: “Tiuj homoj (mi imagis la SATamantoj - la nomo de Djemil kiel list-gvidanto aperis ie) havis oportunun cheesti chi tie, sed simple ne uzis ghin”. Tiam estis invitita R. Prieto. Unue, li ne komprenis kial homoj kiuj ne membrighas en SAT povus ordoni al SAT kion fari. Due la sinteno de Aleksandro, Rooke estis sufiche por justigi ilian blokado. Trie, li ne komprenis kial oni traktas chi tiun aferon entute. Kvare, ghi ne estis klara - chu la opinioj esprimataj en la ‘letero’ estus tiuj de SATamantoj au de Djemil sole. Tiam Kani estis invitita. Unue la tuta afero trovis sian originon en la SATanoj kanalo; alidire, chu nemembroj de SAT rajtas esprimighi prie. Due, se vi volas ke kongreso trakti iun demandon, do vi devas fizike alveni kaj demandi. Trie, li ghis nun ne legis ECH UNAN konkretan proponon por shanghi la statuton. Kvare, vi SATamantoj ne uzu kaj elcherpu nian tempon, kiun ni povus uzi por debati aliajn, pli utilajn aferojn. Kvina, Koreianoj k Japananoj suksesis alveni chi tien, kial do vi ne povas. Kvine, ne finigu chi tiun diskuton. Tiam oni konsentis al mi (finfine!) aldonon vorton. Mi parlis pri ‘Sennaciulo’, diris ke ekde la alveno al redaktora posteno de certa s-ano (nomon  mi ne diris) k eldono de artikolo de Paul Mason mi ektaksis ghin kiel ‘dekstra’ eldonagho k jam 3 monatoj rifuzas legi ghin. Koncerne la oficiala SAT-informo - pro la datserpentumado tio estis jam longe devenita farso lau mi. Tiam A. Paz havis aldonan vorton. En SAT, shi diris, grupoj ne devas ekzisti. SAT estis asocio precipe por individuoj, ne grupoj. Tiam Prezidanto estis invitita. Mi rifuzas, li diris, diskuti tekston, skribitan per homoj kiuj ne estas SATanoj kaj kiuj ne cheestas. Tiam R. Prieto estis permesita aldonan vorton. Unue, li volis pridiskuti la rolon de diskutlisto. La listanoj, lau li, ne rajtas imagi ke SAT-oficiistoj respondu al demandoj  faritoj  ene de la diskutlisto. Due, koncerne la ‘letero’, SATamantoj, ktp, tion kion estis farita konstistigis nur malhonestan ludon. Estas  simple malhoneste malshpari  la tempon de la kongreso tiel…. kaj chi tie,  samkanalanoj, mia raporto finighas,  char mi vidis ke R. Prieto  jam  dufoje ripetis ke ni estas ‘malhonestaj’ por zorgi pri la venonto da SAT,  kaj rigardis min en visagho shajne estis malbonsintenanta lernisto en lernejo kaj me envere ne povis vidi kiel ni/mi meritis tion. Do mi ekstaris k anoncis al cheestantoj ke ‘Ci tiu estas neeltenebla’ kaj foriris  el salonon. (mi pensas ke la ‘konsido’ finighis 10 minutoj poste…

aŭtoro= Lou O’Carroll