CRAIG MURRAY - La Fino de Pluralismo en Proksima Oriento
(Bejruto, 6-an de decembro 2024)
En Mezoriento reale sisma ŝanĝo ŝajnas esti tre rapide okazanta. En ĝia koro estas vera interdiabla akordiĝo - Turkio kaj la Golfaj Ŝtatoj akceptas neniigon de la palestina nacio kaj kreadon de Granda Israelo, kontraŭ neniigo de la ŝijaismaj malplimultoj en Sirio kaj Libano kaj la altrudo de salafismo tra la tuta orienta araba mondo.
Ĉi tio ankaŭ signas la finon por la kristanaj komunumoj de Libano kaj Sirio, kion atestitas malkonstruo de ĉiujspecaj kristnaskaj ornamadoj, frakasado de ĉiuj alkoholaĵoj kaj deviga altrudo de la vualo al virinoj nuntempe en Alepo.
Hieraŭ usonaj Warthog ‘aer-al-tero’ jetoj atakis kaj grave elĉerpigis plifortikigojn kiuj estis, laŭ invito de la siria registaro, survoje al Sirio el Irako. Konstantaj, ĉiutagaj israelaj aviadilaj atakoj kontraŭ armea infrastrukturo de Sirio dum monatoj signife kontribuis al malmoraliĝo kaj reduktita kapablo en la Siria Araba Armeo de la siria registaro, kiu simple forvaporiĝis en Alepo kaj Hamao.
Estus tre malfacile imagi ke la tajdo turniĝu en Sirio. La rusoj nun devas amase plifortigi siajn siriajn bazojn per teraj trupoj aŭ evakui ilin. Fronte al la bezonoj de la konflikto en Ukrainio, pli verŝajnas ke ili faros ĉi-lastan, kaj ekestis murmuroj ke la rusa mararmeo jam forlasis Tartus.
La rapideco de la kolapso en Sirio surprizis ĉiujn. Se la situacio ne stabiliĝos, Damasko povus esti sieĝita kaj ISIS reen sur la montetojn super la Bekaa valo ene de semajno, se konsideri la rapidecon de ilia antaŭeniĝo kaj la mallongaj distancoj koncernitaj.
Renoviĝinta israela atako kontraŭ Suda Libano por koincidi kun salafista invado de la Bekaa Valo tiam ŝajnus neevitebla, ĉar la israelanoj memkompreneble dezirus ke ilia limo kun sia nova taliban-simila Granda Siria najbaro estu kiel eble plej norde. Ĝi povus esti vetkuro por Bejruto, krom kaze ke la usonanoj jam organizis kiu ricevos ĝin.
Ne estas hazardo, ke la atako kontraŭ Sirio komencis memtage kun la Libano/Israela batalhalto. La ĝihadismaj fortoj ne volas esti viditaj batalantaj kune kun Israelo, eĉ se ilia malamiko estis senĉese bombita de Israelo kaj, en la kazo de Hizbulaho, elĉerpita de batalado kun Israelo.
The ‘Times of Israel’ havas neniun ĉagrenon diri la trankvilan parton laŭte, male al la brita amaskomunikilaro.
Fakte israelaj amaskomunikiloj donas multe pli da vero pri la siriaj ribelarmeoj ol britaj kaj usonaj amaskomunikiloj ĉi-momente. Jen alia artikolo de la ‘Times of Israel’:
“Spit’al tio ke HTS (Hay’at Tahrir Al-Sham) oficiale secesiis de Al-Kaido en 2016, ĝi restas Salafia ĝihada organizo nomumita kiel terora organizo en Usono, EU kaj aliaj landoj, kun dekoj da miloj da batalantoj.
Ĝia subita pliiĝo vekas zorgojn, ke ebla akaparo de Sirio povus transformi ĝin en islamisman, talibanan reĝimon - kun sekvoj por Israelo ĉe ĝia sudokcidenta limo. Aliaj, tamen, vidas la ofensivon kiel pozitivan evoluon por Israelo kaj plian baton al la irana akso en la regiono.”
Komparu tion al la britaj amaskomunikiloj, kiuj de la Telegraph kaj Express ĝis la Guardian reklamis la oficialan rakonton, ke ne nur la samaj organizoj, sed eĉ la samaj homoj respondecaj pri amasaj torturoj kaj ekzekutoj de ne-sunaistoj, inkluzive de okcidentaj ĵurnalistoj, estas devenitaj nun karesindaj liberaluloj.
Nenie ĉi tio estas pli evidenta ol en la kazo de Abu Mohammad Al-Jolani, foje literumita Al-Julani aŭ Al-Golani, kiu nun estas promociita tra okcidentaj amaskomunikiloj kiel modera gvidanto. Li estis la vicgvidanto de ISIS, kaj la CIA efektive oferis premion de 10 milionojn da dolaroj por lia kapo! Jes, tio estas la sama CIA kiu financas kaj ekipas lin kaj donas al li aeran subtenon.
Subtenantoj de la siriaj ribelantoj daŭre provas nei ke ili havas israelan kaj usonan apogon - malgraŭ la fakto ke, preskaŭ jardeko antaŭe, malferma atesto estis enkonduta antaŭ la usona kongreso kaj ke, ĝis tiu punkto, pli ol duonmiliardo da dolaroj estis jam elspezitaj por asistado al Siriaj ribelarmeoj, kaj la israelanoj malkaŝe disponigis medicinajn kaj aliajn servojn al la ĝihadistoj kaj efikan aerhelpon.
Unu interesa sekvo de ĉi tiu komuna NATO/Israela subteno por la ĝihadismaj grupoj en Sirio konsistigis (ankoraŭ unu) plian perversiĝon de enlanda jura regado. Por preni la Unuiĝinta Reĝlando kiel ekzemplon, artikolo 12 de la tiea ‘Terrorism Act’ konstatas ke estas kontraŭleĝa deklari opinion kiu apogas, aŭ povas konduki iun alian subteni, malpermesitan organizon.
Misuzo de ĉi tiu provizo far brita polico por persekuti subtenantojn de Palestino por supozeble kuraĝigi subtenon de malpermesitaj organizoj Hamas kaj Hizbulaho estas fifama, kun eĉ tanĝantaj referencoj supozitaj kondukantaj al aresto. Sarah Wilkinson, Richard Medhurst, Asa Winstanley, Richard Barnard kaj mi mem estas ĉiuj rimarkindaj viktimoj, kaj la persekut-tendenco estis signife intensigita de Keir Starmer.
Tamen Hay’at Tahrir Al-Sham (HTS) ankaŭ estas proskribita grupo en Britio. Sed estas jam semajno ke britaj ĉeftendencaj amaskomunikiloj kaj britaj islamaj fontoj malkaŝe reklamadas kaj laŭdadas HTS - multe pli malkaŝe, mi devus konstati, ol mi iam rimarkis ke iu ajn en Britio subtenas Hamason kaj Hizbulahon - kaj neniu ĝis nun estis arestita aŭ eĉ avertita de brita polico.
Tio en si mem estas plej forta indiko, ke okcidentaj sekurecaj servoj estas plene malantaŭ la nuna atako kontraŭ Sirio.
Permesu min enskribi mian opinion ke ĉi tiu estas terura leĝo, kaj neniu devus esti procesita pro esprimado de opinio pri unu aŭ la alia. Sed politike influita aplikado de la leĝo estas nekontestebla.
Kiam la tuta komerca kaj ŝtata amaskomunikilaro en la Okcidento eldonas identikan rakonton pri tio kiel sirianoj ĝojas esti liberigitaj de HTS el la tiraneco de la reĝimo de Assad - kaj nenion diras pri la akompana torturado kaj ekzekutado de ŝijaistoj, kaj detruado de kristnaskaj ornamadoj kaj ikonoj - ĝi devus esti evidenta al ĉiuj de kie ĉi tio venas.
Tamen - kaj ĉi tiu estas alia brita enlanda sensacio - tre granda nombro da islamanoj en Britio subtenas HTS kaj la siriajn ribelantojn, pro la financado enpumpita en britajn moskeojn far saudi-arabiaj kaj emirlandaj salafistaj fontoj. Tio estas ligita al influo kiun la britaj sekurecaj servoj sukcesis enprofundigi tra la moskeoj, kaj per subvencitaj reklamprogramoj kaj “pensfabrikoj” profitigantaj aprobitajn religiestrojn, kaj per la ekzekreble altruda ‘Ni antaŭmalhelpu’ (Prevent) programo.
Britaj islamaj, ŝajne por-palestinaj fontoj - kiel Mezorienta Okulo kaj 5 Kolonoj - entuziasme subtenas la siriajn aliancanojn de Israelo por certigi la detruon de rezisto al la genocido de la palestinanoj. Al Jazeera alternas inter raportaĵoj detaligantaj terurajn masakrojn en Palestino, kaj tiuj laŭdantaj siriajn ribelantojn alportantajn Israel-aliancan regon al Sirio.
Inter la mekanismoj, kiujn ili uzas por akordigi ĉi tion, estas rifuzo agnoski la esencan rolon de Sirio ebligante liveron de armiloj de Irano al Hizbulaho. Tiujn provizojn la ĝihadistoj nun ĉesigis, memkompreneble lige kun israelaj kaj usonaj aviadilaj atakoj, al la absoluta ĝojo de Israelo.
En la fina analizo, por multaj sunaaj islamanoj kaj en Mezoriento kaj en Okcidento, la tiro de sekta malamo al la ŝiaanoj kaj altrudo de salafismo ŝajnas esti pli forta ol tiu por malhelpi la finfinan detruon de la palestina nacio.
Mi ne estas islamano. Miaj islamaj amikoj hazarde estas preskaŭ tute sunaistoj. Mi persone taksas la daŭran kverelon pri gvidado de la religio jam daŭrigita dum pli ol mil jaroj kiel profunde nehelpa kaj fonton de nenecesa malamo.
Sed kiel historiisto mi scias, ke la okcidentaj koloniaj potencoj konscie kaj eksplicite uzis la sunaan/ŝijaan disigon dum jarcentoj por dividi kaj regi. En la 1830-aj jaroj, Alexander Burnes skribis raportojn pri kiel uzi la dividon en Sind inter ŝijaaj regantoj kaj sunaaj loĝantaroj por helpi britan kolonian plivastiĝon.
La 12an de majo 1838, en lia letero de Simla elmontranta sian decidon lanĉi la unuan britan invadon de Afganio, brita generalgubernatoro Lord Auckland inkludis planojn ekspluati la ŝiaanan/sunaan dividon en kaj Sind kaj Afganio por helpi la britan armean atakon.
La koloniaj potencoj faris tion dum jarcentoj, islamaj komunumoj daŭre englutadas la fiŝhokon, kaj la britoj kaj usonanoj faras tion ĝuste nun por antaŭenigi sian restrukturadon de Mezoriento.
Simple dirite, multaj sunaaj islamanoj estis cerbolavitaj por malami ŝijaismajn islamanojn pli ol ili malamas tiujn, kiuj nuntempe faras genocidon de plejmulte sunaa loĝantaro en Gazao.
Mi rakontas pri Britio ĉar tia estis mia propra sperto dum balotkampanjo en Blackburno [tradukista rimarko: la aŭtoro prezentis sin kiel kandidato por la urbo de Blackburn en la 2024-aj britaj parlamentaj elektoj]. Sed ĉi tiu veras ĉie en la islama mondo. Neniu sunaisma islama ŝtato levis eĉ unu fingron por malhelpi la genocidon de la palestinanoj.
Ilia gvidado uzas kontraŭ-ŝijaistan sektismon por konservi popularan subtenon por fakta alianco kun Israelo kontraŭ la nuraj grupoj - Irano, Houthi kaj Hizbulaho - kiuj fakte provis doni al la palestinanoj praktikan subtenon en rezisto, kaj kontraŭ siria registaro kiu faciligis provizadon.
Ĉi tiu ests la nedirita sed tre reala interdiabla akordiĝo. La sunaaj potencoj akceptos la forviŝadon de la tuta palestina nacio kaj formadon de Granda Israelo, kontraŭ la neniigo de la ŝijaismaj komunumoj en Sirio kaj Libano fare de Israelo kaj fortoj subtenataj de NATO (inkluzive de Turkio).
Estas, kompreneble, kontraŭdiroj en ĉi tiu grandioza alianco. Kurdaj aliancanoj de Usono en Irako verŝajne ne ĝojas pri detruo fare de Turkio de kurdaj grupoj en Sirio, nome la rekompenso kiun ricevis Erdoğan por tre aktiva armea rolo de Turkio en renversado de Sirio - ja tio kun etendado de turka kontrolo de naftejoj.
La Iraka registaro, kiu havas amikajn rilatojn kun Irano, havos pliajn malfacilaĵojn por elteni la daŭran okupadon fare Usono de partoj de sia lando, ĉar ili rimarkos, ke ili estos la sekva celo.
La libana armeo estas sub la kontrolo de Usono, kaj Hizbulaho devas esti tre malfortigita por esti konsentinta la katastrofan batalhalton kun Israelo. Kristanaj faŝismaj milicoj tradicie aliancitaj kun Israelo estas ĉiam pli videblaj en partoj de Bejruto, kvankam la demando - ĉu ili estus sufiĉe stultaj por fari komunan aferon kun ĝihadistoj de la Nordo? - restas tikla demando. Sed se Sirio falos entute al ĝihadisma regado, kio povas okazi rapide nun, mi ne ekskludas ke Libano ja tre rapide sekvos, kaj integriĝos al Salafisma Granda Sirio.
Kiel la palestinanoj de Jordanio reagos al ĉi tiu katastrofa disvolviĝo de eventoj? Estas malfacile esti certa. Laŭ la Granda Israela planoa brita marioneta Haŝemita Regno estas elektita celloko por etne purigitaj Cisjordaniaj palestinanoj.
Ĉio ĉi eble rezultos en la fino de plureco en la Levantenio, kaj ĝia anstataŭigo per supremacismo enkorpigita en etne supremacista Granda Israelo kaj religie supremacista salafista Granda Sirio.
Male al multaj legantoj, mi neniam estis nek ŝatanto de la reĝimo de Assad nek blinda pri ĝiaj malobservoj de homaj rajtoj. Sed tio, kion ĝi nekontesteble faris, estis konservi plurecan ŝtaton, kie la plej mirindaj historiaj religiaj kaj komunumaj tradicioj - inkluzive de sunaistoj (kaj multaj sunaistoj ja subtenis Assad), ŝijaistoj, alaŭidoj, posteuloj de la unuaj kristanoj kaj parolantoj de la aramea, la lingvo de Jesuo - ĉiuj povis kunekzisti.
La sama estas vera pri Libano.
La detruo de ĉi-supra aferstato kaj ĝia anstataŭgo per altrudita saudarabia stilo de gvidado nun okazas antaŭ niaj okuloj. Ĉiuj etaj kulturaj aferoj, kiuj indikas plurecon – de Kristnaskaj arboj ĝis instruado de lingvoj ĝis vinfarado ĝis malkaŝitaj virinoj – ĵus estis detruitaj en Alepo kaj povus esti detruitaj de Damasko ĝis Bejruto.
Mi ne ŝajnigas, ke ne estas aŭtentaj liberalaj demokratoj inter la opozicio al Assad. Sed ili havas nekonsiderindan militan signifon, kaj la ideo ke ili estus influaj en nova registaro estas iluzio.
En Israelo, kiu ŝajnigis esti plurisma ŝtato, la masko estas elĵetita. La islama voko al preĝo ĵus estis malpermesita. Arabaj minoritatanoj de la Knesset estas suspenditaj pro kritikado de Netanyahu kaj genocido. Pli da muroj kaj pordegoj estas konstruataj ĉiutage, ne nur en kontraŭleĝe okupataj teritorioj sed en la “Ŝtato de Israelo” mem, por devigi rasapartismon.
Mi konfesas, ke mi iam havis la impreson, ke Hizbulaho mem estis religio-supremacista organizo; la vestaĵo kaj stilo de ĝiaj gvidantoj aspektas teokratiaj. Tiam mi venis ĉi tien kaj vizitis lokojn kiel Tiro, kiu estis sub Hizbulaho elektita loka registaro dum jardekoj, kaj trovis ke naĝvesto kaj alkoholo estas permesitaj sur la strando kaj la vualo estas laŭvola, dum ekzistas tute neĝenitaj kristanaj komunumoj tie.
Mi neniam vidos nun Gazaon, sed mi demandas al mi: ĉu mi eble estus simile surprizita de Hamas-regado?
Estas Usono kiu antaŭenigas la aferojn de religia ekstremismo kaj de la fino, ĉie en Proksima Oriento, de societa plurismo simila al okcidentaj normoj. Tio kompreneble estas rekta sekvo de Usono aliancita al la du centroj de religia supremacismo, nome Israelo kaj Saudia Arabio.
Estas Usono kiu detruas plurismon, kaj estas Irano kaj ĝiaj aliancanoj kiuj defendas plurecon. Mi ne estus vidinta ĉi tion klare se mi ne estus veninta ĉi tien. Sed unufoje vidita, ĝi estas blindige evidenta.
Craig Murray
Bejruto, 6 decembro 2024
Traduko el la angla - Lou O’Carroll
Angla originalo trovebla ĉe:
https://www.craigmurray.org.uk/archives/2024/12/the-end-of-pluralism-in-the-middle-east/
————————————