Eldonita 18-an februaron 2025

Prezidanto Trump parolas kun ĵurnalistoj je Palm Beach flughaveno 16.02.25

Raporto aperinta en [brita ĉefkurenta taggazeto] “The Daily Telegraph” elmontras postulon fare de DONALD TRUMP por “repaginterkonsento” en la sumo de 500 miliardoj da dolaroj kiu devigus Ukrainion transdoni kontrolon de ĝiaj naturrimedoj.

Kiel notas kolumnisto de la gazeto, Ambrose Evans-Pritchard, proponitaj kondiĉoj konsistigus pli punan kompenspakaĵon ol tio kio estis trudita al Germanio post la 1-a Mondmilito. Ne nur Usono prenus 50 procentojn de estontaj enspezoj de rimedekstraktado sed ĝi ankaŭ akirus unuan ‘rajton de rifuzo’ sur ĉiuj estontaj eksportkontraktoj.

De esti festita kiel lando sur la “fronta linio de demokratio” batalanta en la nomo de la libera mondo, nun estas dirita al Ukrainio ke ĝi ŝuldas nekalkuleblajn sumojn al Usono por esti financinta sian militon dum la lastaj tri jaroj kaj devas hipoteki sian estontecon ĝis la harpintoj.

Kiel tiom ofte ĉe Trump, tamen, la turniĝo estas pli grandparte en la stilo ol en la substanco. Kiam en sia unua oficperiodo li konfesis, ke usonaj trupoj estas en Sirio “nur por la petrolo”, li laŭtvoĉe deklaris motivojn, kiujn antaŭaj usonaj prezidantoj preferis kaŝi sub la masko de ‘kontraŭteroraj’ aŭ ‘humanitaraj’ misioj.

La postuloj de Trump estas amara bato, eĉ se prezidanto Volodymyr Zelensky mem sugestis interkonsenton pri rimedoj kontraŭ usonaj sekurec-garantioj kaze de ajna pacagordo konkludita kun Rusio.

Tamen ĉi tiu persistega lukto inter Okcidento kaj Rusio tuŝanta Ukrainion ekde ĝia komenco temis pri kontrolo de resursoj, kaj la postuloj de okcidentaj institucioj inkluzive de la EU, la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko jam dum jaroj estis predantaj.

La Maidan-puĉo de 2014 mem estis reago al decido de la tiama prezidanto Viktor Janukoviĉ ne plenumi asocion-interkonsenton kun EU, kiu implikis “plenan forigon de tarifoj… liberaligon por permesi plifortigitan merkataliron por eŭropaj provizantoj de servoj, kaj plifortigitan protekton por eksterlandaj investantoj…”

La registaro de Janukoviĉ timis ke ukraina industrio ne kongruis kun EU-normoj: ĝi ne povus anstataŭigi eksportaĵojn al Rusio kun eksportaĵoj al EU, nek konkuri kun gravaj EU-produktantoj enlande, kiu kondukus al malindustriiĝo kaj la reduktigo de Ukrainio en provizanto de krudaj materioj al pli evoluintaj ekonomioj.

Li baldaŭ estis forviŝigita. Sekvis “savadoj” fare de la IMF kaj Monda Banko, kontraŭ redukto de pensiaj kaj publika-sektoraj salajraj elspezoj, bankprivatigo kaj merkatigo de akvo kaj energiprezoj - ĉi-lastaj eĉ pliiĝis dekduoble inter 2013-19.

Okcidentaj institucioj forte puŝis ankaŭ por ĉesigi moratorion pri la privata vendo de agrikultura tero. La granda agrokomerco jam delonge sopiris akiri terenojn konsideratajn kiel eble la plej fekundaj sur la Tero.

Dereguligo de la termerkato estis amare kontestita fare de grandega plimulto de ukrainanoj - en plejmulto da balotenketoj inter 70 kaj 80 procentoj malaprobis - kaj la registaro nur suksesis subpremi daŭrajn stratprotestojn prie kaj altrudi poran parlamentan voĉdonon dum la Covid-lockdown de 2020, kiam manifestacioj estis malpermesitaj.

Ekde la rusa invado de 2022, la plia okcidenta helpo kiu alvenis estas ligita al tio, kion la Oakland Institute en 2023 nomis “drasta struktura alĝustiga programo”, implikanta pliajn reduktigojn en socialsekuraj elspezoj kaj pli da privatigoj.

Nenio el tio pravigas la invadon fare de Rusio, kio rezultis en sia propra akaparo de resursoj - la firmao Tkachev Agrocomplex, posedata de la oligarko kaj eksa rusa agrikulturministro kun la sama nomo, estas akuzita pri konfiskado de 400 000 hektaroj da kamparo en okupata Ukrainio.

Sed ĝi elmontras la hipokritecon de politikistoj, kiuj kantas “ni staru kun Ukrainio” kiam samtempe ili altrudas “reformojn”, kiuj senposedigas kaj malriĉigas la ukrainan popolon.

Ĝi rivelas la naturon de la Ukrainia milito kiel batalo por tero kaj resursoj en kiu ukrainaj soldatoj mortas nome de usona kaj EU-kapitalo, ne por libereco aŭ demokratio.

Nun, havante konsiderindan respondecon pri provokado de la milito, Vaŝingtono pripensas disdividon de tiuj samaj rimedoj kun Rusio. La ukrainanoj ne estas ĉe la tablo. Male, iliaj voĉoj estis ignoritaj kaj iliaj interesoj perfiditaj, inkluzive de sia propra registaro, dum jaroj.

[Tradukis: L. O’Carroll]

Angla originalo trovebla ĉe: https://morningstaronline.co.uk/article/trumps-bid-ukraines-resources-reveals-harsh-truths-about-war