[unue aperis en la 14-a marta eldono de ‘The Morning Star’]

La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj trovis kontraŭ Ukrainio en kazo alportita de parencoj de sindikatanoj mortbruligitaj en la Odesa masakro de majo 2 2014.

Kvankam ĝia juĝo atribuas perforton al manifestacianoj kaj por kaj kontraŭ la kieva Maidan-puĉo kiu okazis mallonge antaŭe, ĝi klarigas ke fajrobrigadistoj estis instrukciitaj ne respondi al krizvokoj de homoj kaptitaj en la Domo de Sindikatoj de la grandurbo kiam ĝi estis ekbruligita, kaj akre kritikas mankon de volo flanke de Ukrainio esplori aŭ respondecigi iun ajn konekse kun la 42 mortoj.

La Odesa masakro — okazanta dum la datreveno de la nazia malpermesado de sindikatoj, kaj festita fare de la faŝista ukraina ‘Pravyi Sektor’ armita milicio, kiu ludis pivotan rolon en la Maidan-puĉo, kiel “ankoraŭ unu brila paĝo en la historio de nia patrujo” — emfazas malbelajn veraĵojn pri la renverso, apogita de EU kaj Usono, de la tiama ukrainia registaro, ofte prezentita kiel rekte demokrata ribelo.

La britaj sindikatoj, tiam kiel nun, estis dividitaj sur la tubera afero: kiel interpreti la okazaĵojn en Ukrainio? Sed eksterordinara resolucio pasigita ĉe la tiu-jara Kongreso de Sindikatoj (TUC) citis riskon ke kolerega disdividiĝo en la lando povus okazigi “ malstabiligon de la tuta regiono” kaj ke “konflikto de [balkanaj militaj] proporcioj povus disvolviĝi en la eŭropa kontinento”.

Ĝi rekonis la minacon al sindikatrajtoj, la revigliĝon de faŝismo, kaj postulis “tujan, permanentan batalhalton en Ukrainio kaj pacan, negocitan solvon” al la interna milito erupcianta en la Donbaso, kaj promesis samtempe “firman opozicion al uzo de britaj trupoj en la ukraina konflikto.”

Post dek unu jaroj simila klareco necesas.

Ne estas pravigo de la kontraŭleĝa milito de Rusio se oni notus ke Ukrainio, anstataŭ ol esti lumturo de demokratio, malpermesas kaj persekutas opoziciajn amaskomunikilojn kaj politikajn partiojn (inkluzive de la Komunista Partio de Ukrainio kiu, en la lastaj elektoj kiujn ĝi estis permesita kontesti, en 2012, gajnis pli ol 13 procentojn de la voĉoj) kaj ke ĝia rehabilitado de naziaj kunlaborantoj kiel Stepan Bandera kaj t.n. ‘Galica divizio’ de la Waffen-SS estas danĝera komponento de la tut-eŭropa kreskiĝo de la ekstremdekstro.

Krom tio, ignori la kialojn de ĉi tiu interna milito en Ukrainio kaj la rolon de okcidentaj potencoj en ĝia ekbruligado tra demisiigo de la elektita ukraina registaro kiu antaŭis - estas aktive malhelpi finigon de tiu sama milito.

En la febra pormilita atmosfero nuntempe instigita fare de elit-kontrolita amaskomunikilare super nia parlamento denove gravas, ke nia laborista movado devontiĝu subteni pacan, intertraktatan kompromison, kontraŭu ajnajn agojn kiuj povus plilongigi aŭ plilarĝigi ĉi tiun militon, kaj malakceptu ajnan deplojon de britaj trupoj.

La Odesa masakro malkovras ankaŭ iun mankon da ekvilibreco en la malzorgema traktado flanke de okcidentaj registaroj de demokrataj ‘atutoj’ de fortoj, kiujn ili promocias por antaŭenigi niajn interesojn eksterlande.

Ĉi tio memorindas dum niaj amaskomunikiloj ekstaziĝas antaŭ la nova reĝimo en Sirio, gvidata de ĝihadisto Ahmad al-Sharaa kun sia terorista, iam Al-Kaida aligita armeo Hayat Tahrir al-Sham (HTS), kiu efektive estas koalicio da grupoj entenanta eĉ la fifaman infano-senkapigantan Nour al-Din al-Zinki. (Kiel en post-maidana Ukrainio,tamen, ĝi ne hezitis kiel eble rapide malpermesi la komunistajn partiojn [en Sirio estis du]).

Pli ol 1,000 sirianoj de la alaŭita religiaa malplimulto, inkluzive de centoj da civiluloj, estis masakritaj komence de ĉi tiu monato fare de la nova reĝimo. La reago de la EU estis kondamni “lastatempajn atakojn, laŭdire fare de por-Assadaj elementoj, sur provizoraj registartrupoj en la marbordaj regionoj de Syrio” kaj, ŝajne kiel postpenso, “ĉiun perforton kontraŭ civiluloj.”

Se estis la kazo,ke HTS estis apogita de Rusio aŭ Irano prefere ol Okcidento, ni povas imagi la reagon al ĝia ĉi-semajna anonco, ke neniuj elektoj okazos dum kvin jaroj, aŭ ke la bazo de siria juro devas esti “islama jurisprudenco”!

Sed HTS restas oportune silenta koncerne daŭranta armea ĉeesto de kaj Turkio kaj Usono en ĝia lando, ankaŭ koncerne la agresema plivastiĝo de teritorio okupita per Israelo en la sudo. Ĉi-kaze, tamen, nenio videblas.

The Morning Star Newspaper

Elanglita de: Lou O’Carroll

Angla originalo ĉe: https://morningstaronline.co.uk/article/editorial-odessa-syria-beware-wests-democratic-allies